KONCIZE    
     
OFICIALA NOMO: Respubliko Kroatio (en la kroata:Republika Hrvatska) 

LANDOKODO: HR

SITUO:
Kroatio estas mezgranda Eŭropa ŝtato konsistanta el la landinterno kiu geografie kaj kulture apartenas al Meza Eŭropo kaj el la marborda regiono kiu estas Mediteranea. Ĝi limas kun: Bosnio-Hercegovino, Slovenio, Hungario, Serbio kaj Montenegro kaj Italio (en Adriatika maro).

AREO:
 - lando: 56 610 km2 (65%) 
 - maro: 31 067 km2 (35%) 
 - entute: 87 677 km2 (100 %)

LOĜANTARO:
Nombro da loĝantoj (laŭ la popolnombrado en 1991): 4.784.265.
Loĝdenseco: 84,6 loĝantoj je km2.

LINGVO: kroata (hrvatski) 

SKRIBO: latina    RELIGIO: grandplimulte la romkatolika

MONUNUO: 
kunao (kuna) - internacia kodo: HRK
1 kuna = 100 lipa
Monbiletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 kaj 1000 kunaoj.
Metalmono: 1, 2, 5, 10, 20, 50 lipa kaj 1, 2, 5 kunaoj.
"Esperanto-monero" - Kroata Nacia Banko en 1997 eldonis specialan serion da moneroj, en la valoro de 25 kunaoj, okaze de la Unua kongreso de kroataj esperantistoj.

 

FLAGO kaj BLAZONO: 
    

POLITIKA SISTEMO: Plurpartia parlamenta respubliko.
- prezidanto: Stjepan MESIĈ
- Ĉefministro: Ivo Sanader (la jaro 2004)

ĈEFURBO: Zagreb (ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj)
Aliaj pli grandaj urboj: Split, Rijeka, Osijek, Varazdin, Zadar, Dubrovnik …

 

RELIEFO: 
52,63% de la lando estas sub la alteco de 200 m (ĉefe en la oriento - Panonia valo).  
Montaroj dividas la internan kaj la marbordan parton de la lando kaj etendiĝas suden laŭ la marbordo. La plej granda monto estas Velebit kaj la plej alta Dinara (1830 m).

KLIMATO
La meza kaj la orienta parto de la lando havas tipan mezeŭropan klimaton kun kvar klaraj jarsezonoj. La centra parto havas montaran klimaton kaj la marborda la mediateranean (seka kaj varma somero, malseka kaj milda vintro). La adria marbordo havas ĉirkaŭ 2000 horojn da suno jare. La temperaturo de la maro en somero estas 24 ĝis 27 C.

INSULOJ:
Kroatio havas 1185 insulojn kaj insuletojn el kiuj 66 estas loĝataj.
Grandaj insuloj: Krk (405 km2), Cres (405 km2), Brac (394 km2), Pag (299 km2), Korcula (284 km2), Hvar (276 km2).

MARBORDO:
Marbordo (landa): 1778 km
Marbordo (insula): 4 012 km
Marbordo (entute): 5790 km

PROTEKTITA KULTURA KAJ NATURA HEREDAĴO:
Sur la listo de Mondaj heredaĵoj de Unesko en Kroatio estas:
- Dubrovnik (la malnova urbo)
- Split  (la palaco de la romia imperiestro Dioklecian)
- Trogir (la malnova urbo).
- Šibenik (la katedralo).
- Poreč - La baziliko de Eufrazio (la 6a jarcento; belaj mozaikoj)
- Lagoj de Plitvice (16 sinsekvaj lagoj sur la rivero Korana)

TEMPO: Mezeŭropa tempo: UTC + 1 horo (somere: + 2 horoj).

TELEFONADO:
Por telefonado al Kroatio: 385
Por telefonado el Kroatio:  00
Polico: 92
Fajrobrigado: 93
Urĝa kuracista helpo: 94
Poŝtelefonan komunikadon en Kroatio prizorgas tri retoj:
098 (Cronet); 091 (VIP); 099 (Mobitel - nur enlanda).

KURENTO: 220 voltoj / 50 Hz. La kontaktingoj estas dupolusaj kaj rondformaj.

BAZA MAKROEKONOMIAJ INDIKOJ:
fonto: s-ro Radenko Milošević
;  formo: XLS-dosiero
1995-2003     1996-2005    komenco de 2006

 

 


     Pli granda mapo

 
Zagreb - la
ĉefurbo


La kastelo Trakošćan


Lagoj de Plitvice


Dubrovnik - la Malnova Urbo


la katedralo en Đakovo


Romia amfiteatro en Pula

 

"Mirinda Kroatio" - teksto pri naturaj belajxoj kaj kulturo de Kroatio. Bona enkonduko por turistoj kiuj volas gxin viziti. La teksto akompanas samnoman filmon.