![]() |
| 86-a Universala Kongreso
de Esperanto |
| Kulturo de dialogoj - dialogo inter kulturoj |
|
Dua Bulteno La enhavo de Dua Bulteno
estas la konsista parto de ĉi TTT-paĝoj. Sur tiu ĉi paĝo troviĝas: Ĝenerlaj informoj kaj Kongresaj perantoj. Ĝeneralaj informoj Disdonado de propagandiloj kaj informiloj. Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonaĵon aŭ revuon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, por anonci iun renkontiĝon, kursaron, varon. La plej efika maniero estas enmeti la informilon en dokumentujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda, kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA por disdonado. Neniu dokumento rajtas esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la Estraro. Salonmendoj. Standoj (budoj). Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon por havi salonon por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 1-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate, kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ankoraŭ ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon dum la kongreso. Tiujn budojn oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn. Kongresa Libroservo. Universala Kongreso estas okazo ankaŭ por aktualigi vian bibliotekon, aĉetante en la plej riĉa E-vendejo de la jaro: La Kongresa Libroservo. Multaj novaj libroj, interalie el la kongreslando mem, estos unuafoje lanĉitaj en la Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos aĉeti ankaŭ kun speciala rabato. La Kongresa Libroservo havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Se vi aŭ via asocio volas vendigi viajn eldonaĵojn, necesas ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso. Bazaro. La Kongresa Libroservo vendas ankaŭ kasedojn, muzikdiskojn, monerojn kaj filatelaĵojn, sed principe ne pretas vendi aliajn esperantaĵojn kiel ekz. T-ĉemizoj, medaloj k.s. Por tiaj varoj oni foje organizas Kongresan Bazaron. Interesitoj kontaktu la CO por peti pliajn detalojn. Ekster la Libroservo kaj la Bazaro oni ne rajtas vendi aŭ kolekti monon por kiu ajn celo. Pagmanieroj. Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna kaj plej malkara. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas poŝta aŭ banka monĝiro. Se vi mendas proksime al la limdatoj, bv. ankaŭ noti ke pagoj al poŝtaj kontoj ekster Nederlando (Germanio, Svedio k.s.) povas foje daŭri eĉ unu monaton. Nepre konsideru malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bonvolu ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. Kotizojn kaj donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere pagu al la landa peranto (vidu la liston de la oficialaj perantoj sur la interna dorskovrilo). Pagojn por loĝigo,
ekskursoj kaj bankedo faru rekte al Universala Kongreso
de Esperanto en unu el la jenaj manieroj: Se vi pagos per banka ĉeko, sendu ĝin al la konstanta adreso (sube). La ĉeko estu en guldenoj aŭ eŭroj. Pagante per banka ĝiro aŭ ĉeko de ekster Nederlando, nepre aldonu 21 gld. aŭ 9,50 eŭrojn por la bankkostoj. Prefere ne sendu ĉekojn kiuj ne estas titolitaj al unu el la bankoj en Nederlando. Kostoj por ili povas esti tre altaj. Ne forgesu ĉiam klare indiki la celon de via pago. Loĝantoj de la kongresa lando sendu mendilojn kaj pagojn al la kasisto de LKK. N.B. UEA havas ankaŭ aliajn bankkontojn, je dispono de la Asocio, do ne de la Kongresa Administracio (vd. Jarlibron 2000, p. 40-41). Prefere ne sendu kongrescelajn pagojn al tiuj kontoj, ĉar la traktado povas daŭri pli longe. Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per kreditkartoj Visa, Eurocard, Mastercard, Access kaj American Express, indikante la numeron de la karto kaj la daton ĝis kiam ĝi validas. En tiu kazo la pagata sumo tamen devas esti plialtigita per 5% pro administraj kostoj, tiel ke por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron. Asekuro. La kongreskotizo ne inkluzivas asekuron kontraŭ akcidento aŭ malsano de aliĝinto dum la kongreso. Necesas do, ke ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga asekuro. La kongreso mem ne repagas mendojn (ekz. por loĝado, ekskursoj, bankedo), se la malmendo venas post la difinita limdato. Ĉar temas pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian kutiman asekuriston. Donacoj. La
kongreso bonvenigas donacojn por la ĉi-subaj celoj:
N.B. Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn, kaj ne respondos ilin. Kongresaj perantoj Se estas en via lando, prefere sendu viajn mendilon kaj pagon al la peranto. Se ne, sendu la mendilon kaj pagon al Roterdamo. Mendojn sen pago oni ne traktos. Kroatianoj mendas kaj pagas laŭ apartaj kunaaj tarifoj, al la kasisto de LKK. Argentino: s-ro
Rodolfo Calogero, C.C. 435, 8300 Neuquen |
| [LKK] [Honora Komitato][pri Kroatio][pri Zagreb][Utilaj informoj][Vizoj][Kongresejoj][Loĝado en Zagreb][Programo][Ekskursoj] [Aliaj aranĝoj][Dua Bulteno][Ligoj al...] [al la enir-paĝo] |
|
| La paĝoj estas en Unikodo kaj estas aranĝitaj
por MS IE4+. Aranĝo,
prizorgo kaj ©fotoj : Ivan Špoljarec - Štef
Lasta ŝanĝo: 2001.03.26. |