LKK
Honora
Komitato
pri Kroatio
pri Zagreb
Utilaj
informoj
Vizoj
Kongresejoj
Loĝado en Zagreb
Programo
Ekskursoj
Aliaj aranĝoj
Dua Bulteno
Ligoj al...
al
la enir-paĝo
|
|
Ĝeneralaj kondiĉoj
Ĉar ĉiuj ekskursoj
dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto
rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn,
pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ
la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj. Ĉiuj
ekskursoj startas de la kongresejo, kaj revenas tien.
Klopodu veni dek minutojn antaŭ la indikita starthoro de
la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj
interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed
nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj
samideana komprenemo; ili faros sian plejeblon por bone
servi al vi. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno
kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj
povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La
priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion. La
tuttagaj ekskursoj okazas merkredon, la 25-an de julio,
sed kelkaj eventuale ankaŭ dum la semajno. La prezo
inkluzivas lunĉon.
Kiel mendi ekskursojn?
Bonvolu atente tralegi la
priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj
atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo (en kiu estas indikitaj prezoj!),
kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo (kroatianoj
al la LKK-kasisto). Se en via lando estas kongresa
peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al ŝi aŭ
li. Por malmendoj validas la samaj kondiĉoj kiel ĉe loĝado,
kaj la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv.
ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e.
instanco. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (1 eŭroj egalas
al 2,20371 nederlandaj guldenoj). Kun la kongresaj
dokumentoj, ĉe la alveno ĉiuj mendintoj ricevos
koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la
biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo,
buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en
la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur
la biletoj. Antaŭkongresaj ekskursoj
A1 oficiala antaŭkongreso: opatija kaj
istrio
14-21 julio
Tiu ĉi ekskurso donos al vi
ŝancon sufiĉe detale konatiĝi kun la plej konata
turisma regiono en Kroatio: la ĉarma kaj plurfaceta
Istrio kaj ĝia perlo, la "malnova damo",
eleganta urbo Opatija. Opatija (itale: Abbazia) estas
kreita por ĝui la belaĵojn de la naturo, suno, maro,
kaj por vivplezuroj. Bonegaj restoracioj, promenejoj kaj
ĉiam brila vetero faras Opatija celo numero unu de ĉiuj
vizitantoj de norda Adriatiko. Ĝi estis la ŝatata celo
ankaŭ de la vienaj korteganoj de la iama habsburga
imperio.
Istrio, la regiono ĉirkaŭ
Opatija, estas mirinda lando, ĉemare kaj interne. Ĝi
estas escepte bela, tra la historio benita kaj malbenita
pro sia mult-kultura kaj landlima situo, kio faras ĝin
interesa ankaŭ por la esperantistoj. Dum tiu ĉi antaŭkongreso,
la bazo estos en Opatija, sed oni vizitos diversajn
celojn: insulon Krk (Veglia) kun ĝia malnovega burgo,
insuleton Košljun kun ĝia franciskana monakejo de la 15-a
jc., urbon Pula (Pola) kun la onidire plej bone
konservita romia amfiteatro (areno) en la tuta mondo,
Poreč (Parenzo) kun ĝiaj romiaj kaj bizancaj historiaĵoj,
kaj Rovinj (Rovigno), belega tipa nord-adriatika
mediteranea urbeto, kiu ĉiam allogegis la vizitantojn.
Ankaŭ plurajn lokojn en la interno de la duoninsulo oni
vizitos. Kaj fine kiel pinto de tiu ĉi fascina vojaĝo:
arkipelago Brijuni (Brioni), belega nacia parko, somera
rezidenco de aŭstraj, jugoslaviaj kaj kroataj ŝtatestroj.
Vi facile komprenos kial ili ŝatis ferii tie.
La prezo inkluzivas loĝadon
en tristela hotelo, busveturon Zagrebo-Opatija-Zagrebo,
veturbiletojn, enirbiletojn, ekskursojn, matenmanĝojn
kaj vespermanĝojn (lunĉoj estos laŭ propra elekto) kaj
ĉiĉeronon en Esperanto.
Ekiro je la 09h00 de hotelo
Esplanade, reveno al Zagrebo vespere.
A2 antaŭkongresa krozo: velŝipa navigado
laŭ la dalmataj urboj kaj insuloj
14-21 julio
Tiu ĉi unika krozo donos al
vi eblon konatiĝi kun meza Dalmatio, lando de belegaj
urbetoj kaj eĉ pli belaj insuloj en ĝia lazure blua
maro. Dalmatio estas neripetebla majstroverko de interago
inter kulturo kaj naturo.
Sabato: Split –
Rogoznica
La ekskurso komenciĝos
frumatene per vojaĝo al Split, unu el la plej malnovaj
konservitaj mediteraneaj urboj. La urba kerno estis
konstruita de la romia imperiestro Diokleciano, kiu ja
devenis el tiu regiono. La Palaco de Diokleciano – la
centra urba burgo – ankoraŭ funkcias kiel la koro de
la urbo. Tio estas nur unu el la bonaj kialoj viziti
Split (cetere: devenurbo de Ivo Lapenna). Posttagmeze oni
elnavigos direkte al insulo Ĉiovo por naĝi kaj ripozi
en unu el la intimaj golfetoj de la insuleto. Tranokto en
Rogoznica, hejmloko de fama kroata vino "Babić".
Dimanĉo: Rogoznica
– Kaskadoj de Krka
Post la matenmanĝo kun
panoramo de ęibeniko ŝipflanke, oni eniros la delton de
la rivero Krka ĝis la pitoreska urbeto Skradin. Per
turismaj boatetoj vi alproksimiĝos al la kaskadoj de
Krka, kie eblos naĝi en freŝa dolĉakvo. Sekvos la
esplorado de la riĉegaj flaŭro kaj faŭno de tiu ĉi
belega nacia parko, laŭ sia beleco eventuale komparebla
nur kun la Lagoj de Plitvice, sed laŭ la ĉarmo kaj
etoso kun neniu alia loko en la mondo. Tranokto en
Skradin.
Lundo: Kaskadoj de
Krka – Šibeniko
Post la matena naĝado oni
renavigos al Šibeniko, kie vi pasigos la tagon en unu el
ĝiaj belaj golfetoj. Tranokto en tiu ĉi urbo kun bela
mezepoka burgo surmonte kaj ĝia fama katedralo (samtempaĵo
de la Siksta Kapelo) en la renesanca kerno.
Mardo: Šibeniko –
Kornati
Arkipelago Kornati, jen alia
nacia parko, kiu konsistas el 140 insuletoj. Tie vi
pasigos la tempon en unu el la sennombraj golfetoj, sed
ĉi-foje nure via, tute privata. Vi ankaŭ tranoktos meze
de la Kornata insularo riĉa je fiŝoj, kulturaj kaj
naturaj trezoroj. Ruinoj de antikva ilira fortikaĵo, fru-kristana
preĝejo, kaj mezepokaj fortikaĵoj kaj vilaĝoj estas
nur kelkaj el la menciindaĵoj tieaj. Tamen la insuloj
kaj la marrokoj mem estas la plej spektakla vidaĵo en
tiu ĉi paradiza loko.
Merkredo: Kornati –
Zadar
Post plia krozado tra la
arkipelago, oni atingos Zadar kaj haltos tie por banado
kaj tagmanĝo. La urbon oni atingos en la vesperaj horoj,
kiujn oni uzu por esplori la kaŝitajn anguletojn de la
antikva urbokerno, fermita en tipajn muregojn kiuj ĉirkaŭzonas
tiun ĉi iaman metropolon de Dalmatio, ĉefurbon de la
napoleona provinco Ilirio.
aŭdo: Zadar –
Vodice
Jen, ŝanĝo de la
navigdirekto, kaj krozado laŭlonge de la bordoj de Meza
Dalmatio, kun ties tipaj lokoj. Vespera halto en Vodice,
unu el la karakterizaj mezdalmataj vilaĝoj kun riĉa
turisma vivo somere kaj suko de la ĉiutaga vivo, tipe
dalmata.
Vendredo: Vodice –
Trogir
Pli kaj pli proksime al la
bordaro de Split, sed kun nepra halto en la vizitinda
antikva urbo Trogir. Tiu ĉi urbeto, fondita de antikvaj
helenoj, ofte estas nomata "Dalmata Venecio",
pro belegaj majstropecoj de la urba arkitekturo.
Sabato: Trogir –
Split
Elveturo direkte al Split
kun plezuriga rigardo al la panoramo de bordoj kaj plaĝoj
de la dalmata metropolo. Elŝipiĝo matena kaj traurbado.
Reveturo al Zagrebo kaj forvojaĝaj aranĝoj.
Ekiro je la 07h00 de
hotelo Esplanade, reveno al Zagrebo vespere.
La prezo inkluzivas
busveturon Zagrebo-Split-Zagrebo, ŝipveturon,
enirbiletojn, matenmanĝojn kaj lunĉojn (vesper-manĝoj
estos laŭ propra elekto en la halt-havenoj), kaj ĉiĉeronon
en Esperanto.
Postkongresaj
ekskursoj
P1 oficiala postkongreso en dubrovnik
28 julio – 4 aŭgusto
Tiu ĉi septaga postkongresa
ekskurso kondukos vin en la koron de iama glora
komercista respubliko, Dubrovnik. La riĉa pasinteco
postlasis siajn signojn en tiu ĉi mirinda urbo: fortegaj
bizancaj muroj ĉirkaŭ la tuta urbo ŝirmas belegan
renesancan urbon ene. Ne senkiale Unesko klasigis la
urbon kiel parton de la monda kultura heredaĵo. Ĝi
estas sendube unu el la plej belaj urboj en Mediteraneo.
Sed Dubrovnik ne eblas priskribi: oni devas ĝin vidi.
Krom la urbo mem, ankaŭ ĝia
ĉirkaŭaĵo meritas viziton. Ston kaj Trsteno, fama arboĝardeno,
najbara urbo Cavtat kaj pitoreska valo Konavle apartenas
al la riĉa ekskursa programo. ęipe oni vizitos eble la
plej belajn insulojn de la kroata marbordo: Korĉula (kie
laŭdire vagis ankaŭ Ulikso mem, kaj kie naskiĝis la
fama mondvojaĝanto Marko Polo) kaj Mljet, kiu famegas
pro sia rava natura ĉarmo kaj la beleco de siaj maro,
lagoj kaj arbaroj. Tute prave oni nomas ĝin "perlo
adriatika".
Ekiro: 28-07 je la 08h00, de
hotelo Esplanade. La prezo inkluzivas transportojn per
luksaj busoj kaj per boatoj, 7 hoteltranoktojn kun du manĝoj
tage (duonpensiono), enirbiletojn al ĉiuj vizitotaj
objektoj, ĉiĉeronon. Reveno posttagmeze aŭ fruvespere.
P2 postkongresa velŝipa krozado: la
mirindaj insuloj de dalmatio
28 julio – 4 aŭgusto
Sufiĉos al vi kelkaj T-ĉemizoj,
bankostumo kaj bona humoro por plene malstreĉiĝi dum
sep neforgeseblaj tagoj krozante laŭ la kroataj insuloj
de Suda Dalmatio, kie historio, kulturo kaj naturo
konstante klopodas superi unu la alian. Lasu la ŝipanaron
(ĉefe la kuiriston!) dorloti vin. Al vi restas nur
taskoj baniĝi, sunumi, pigretumi kaj esplori la kristale
bluajn profundojn de la adriatika maro, kaj arkitekturajn
perlojn de la pasintepokaj majstroj.
Sabato: Split –
Makarska
La ekskurso komenciĝos per
vojaĝo al Split, unu el la plej malnovaj konservitaj
mediteraneaj urboj. La urba kerno estis konstruita de
romia imperiestro Diokleciano, kiu ja devenis el tiu
regiono. La Palaco de Diokleciano – la centra urba
burgo – ankoraŭ funkcias kiel la koro de la urbo. Tio
estas nur unu el la bonaj kialoj viziti Split (cetere:
devenurbo de Ivo Lapenna). Post la posttagmeza banumo,
elnavigo direkte al Makarska, fama turisma loko kaj
agrabla meditearanea urbeto tipa por Suda Dalmatio, kiu
ĉiam indas je vizito.
Dimanĉo: Makarska –
Mljet
Kiam matene vi ankoraŭ
dormeme aperos sur la ferdeko, Makarska jam estos malantaŭ
la boata poŭpo. La posttagmezan banadon vi faros sur la
insulo Mljet, ne senkiale titolita "la perlo
adriatika". Tie situas nacia parko Mljet, kiu igis
multajn konsideri ĉi tiun lokon la plej mirinda el la
tuta milo de kroataj insuloj. Sur la insulo troviĝas
lageto kun alia insuleto meze de ĝi kaj antikva monakejo
kaj preĝejeto. Nekredebla harmonio kaj kalmo de la
naturo kaptos vin tuj.
Lundo: Mljet – Korĉula
Post la matena naĝado vi
eknavigos al Korĉula, la naskiĝloko de Marko Polo, eble
la plej konata dalmato kaj interkultura aganto de ĉiuj
epokoj. La insulo mem indas je la vizito eĉ sen tio, sed
des pli se vi ŝatas legendojn. Unu el ili diras ke la
urbon Korĉula fondis helena heroo Anthenor en la 12-a
jarcento a.K.
Mardo: Korĉula –
Ŝĉedro
Post matena promeno tra la
korĉulana bazaro, plunavigo al la pitoreska insuleto
Ŝĉedro, kie vi plene ĝuos la maron kaj la sunon en iu
el ĝiaj intimaj plaĝriĉaj golfetoj, ĝis la nokto,
kiun vi pasigos en tiu ĉi marparadizeto.
Merkredo: Ŝĉedro –
Hvar
Frue matene vi elnavigos
direkte al la Inferaj Insuloj, arkipelago kiu ŝuldas
sian nomon al kruelaj lokaj kondiĉoj de fortaj marfluoj
kaj senakveco, sed cetere belega arkipelago, kie vi
haltos por tagmanĝo kaj banado. Vi tranoktos en la urbo
Hvar, kiu fieras pri sia renesanca teatro el 1612, unu el
la plej malnovaj popolaj teatroj en Eŭropo. Hvar, krom
sia riĉa historio, ofertas ankaŭ belan noktan vivon kun
sia vario de restoracioj kaj amuzejoj.
Ĵaŭdo: Hvar – Bol
Insulo Braĉ, fama pro siaj
fajnsablaj plaĝoj, estas la dua plej granda kroata
insulo. Post matena bano en unu el la plej belaj insulaj
plaĝoj, vi daŭrigos al Bol, la turisma pintloko de meza
Dalmatio, kiu tamen konservis la ĉarmon de iama tipa fiŝista
loko. Vi povos admiri la "duflankan" plaĝon
Zlatni Rat, kiu plene meritas sian nomon de "Ora
Kabo".
Vendredo: Bol –
Supetar
Aliflanke de la insulo kuŝas
Supetar, alia turisma ĉefcelo de la insulo, kie vi naĝos
ĉe unu el la abundaj lokaj plaĝoj. Vi ankaŭ havos la
okazon esplori la vivon en tipe dalmata vilaĝo, kia
estas Supetar. Tie nepre aĉetu peceton da suno kiu
transverŝiĝis en olivoleon, vinon aŭ tipan
herbobrandon, kiajn oni povas trovi nur en tiu ĉi loko.
Sabato: Supetar –
Split
Elveturo direkte al Split,
kun plezuriga rigardo al la panoramo de bordoj ĉirkaŭsplitaj.
Elŝipiĝo matena kaj urboesplorado de tiu ĉi ĉiam
interesa ĉefurbo de belega Dalmatio. Reveturo al Zagrebo
kaj forvojaĝaj aranĝoj.
Ekiro je la 07h00 de hotelo
Esplanade, reveno al Zagrebo vespere.
La prezo inkluzivas
busveturon Zagrebo-Split-Zagrebo, ŝipveturon,
enirbiletojn, matenmanĝojn kaj lunĉojn (vesper-manĝoj
estos laŭ propra elekto en la halt-havenoj), kaj ĉiĉeronon
en Esperanto.
Dumkongresaj
ekskursoj
Tuttagaj
ekskursoj
merkredo, 25-a de julio
(kaj kiam alie indikite)
E1 la lagoj de plitvice
Ekiro: 08h00 Reveno: 20h00
La Lagoj de Plitvice estas
turisma loko numero unu en Kroatio: ĉiu kiu vizitas tiun
ĉi parton de la mondo simple ne rajtas maltrafi tiun ĉi
miraklon de la naturo. La plej bela nacia parko en
Kroatio konsistas el 16 lagoj, kiuj ĉeniĝas unu al la
alia, formante unikan akvospektaklon kun belegaj kas-kadoj,
rojoj, riveretoj kaj to-rentetoj. Ekde 1979 tiu ĉi
natura feno-meno estas protektata de Unesko kiel monda
naturheredaĵo. La ekskursantoj vidos la tutan nacian
parkon kaj veturante al ĝi haltos en Rastoke, kie troviĝas
muelejoj konstruitaj ĉe unu el la akvofaloj. Krom
merkrede la ekskurso okazos ankaŭ lunde kaj ĵaŭde.
E2 dubrovnik per aviadilo
Ekiro: frumatene (depende de
la flughoraro de Croatia Airlines aperonta en februaro)
Reveno: ĉ. 20h00
Unutaga flugekskurso kun
urborigardado, tagmanĝo kaj libera tempo por banado.
Dubrovnik, dum jarcentoj sendependa respubliko, estas
unika adriatika turisma punkto kaj ravas per siaj
marsituo, arkitekturo kaj kulturo. Kun sia tre longa
historio, ĝi ofertas unikajn vidindaĵojn: imponaj kaj
brile konservitaj urbaj muregoj, belega ĉefstrato
Stradun, kastelo Lovrijenac (kiu, laŭ multaj fakuloj,
estas la plej bona loko por ludi Hamleton!), kaj la rava
Palaco de la Duko. Granda parto de la kulturaj trezoroj
estas sub la protekto de Unesko. Eblos ankaŭ naĝi en la
pura, unike blua Adriatika Maro kaj samtage reveni
aviadile al la kongresurbo.
E3 opatija
Ekiro: 08h30 Reveno: 20h30
‚u vi interesiĝas pri
kiel feriis aŭstraj imperiestroj, kie naĝis la fama kaj
tragika imperiestrino Sissi? Tiukaze, Opatija estas la
loko por vi. La plej pinta turismejo en Kroatio, kies
unuaj gastoj estis aristokratoj de la Habsburga monarkio
el Vieno. Belaj altaj hoteloj kaj vilaoj, kaj longa
piedvojo apud la blua maro atendas vin en Opatija. Naĝemulojn
atendas blua, varma kaj pura maro. Survoje oni pasas la
plej belan montaran regionon (Gorski Kotar) de Kroatio,
la urbon Rijeka, kaj parton de ravaj istriaj pejzaĝoj.
Oni haltos ankaŭ sur monteto Trsat por ĝui spektaklan
panoramon de la Kvarnera Golfo, Rijeka, insulo Cres,
monto Uĉka kaj Opatija. La ekskurso okazos ankaŭ marde.
E4 zagorje
Ekiro: 09h00 Reveno: 19h00
‚i tiu ekskurso gvi-das
vin al la plej romantika parto de Kroatio. La re-gi-ono
abundas je kas-teloj el diversaj periodoj de la historio,
postrestaĵoj de riĉa feŭdepoka historio. Unua hal-to
estos en Kumrovec, la naskiĝloko de la iama jugoslavia
ŝtatestro Josip Broz Tito, kiu distingiĝis pri sia kono
de Esperanto. Tie ankaŭ troviĝas tre bone konservita
etnovilaĝo, kiu montras kiel oni vivis ĉe la ŝanĝo de
la jarcentoj 19-a kaj 20-a. Sekvas vizito al mezepoka
kastelo Trakoščan, eble la plej bela kaj plej bone
konservita el ĉiuj kroataj kasteloj, kiun apudas raveta
ombreca lago kaj parko, en kiu vi piknike lunĉos. Fine
ni vizitos Varaždin, la ĉefan barokan urbon de Kroatio.
La ekskurso okazos ankaŭ ĵaŭde.
E5 arto kaj arbaro: hlebine–djurdjevac–vrbovec
Ekiro: 09h00 Reveno: 20h00
Kroatio famas laŭ sia naiva
pentroarto, sed malmultaj scias ke la plimulto de la
pentristoj venas el la pitoreska vilaĝo Hlebine, kie
situas unika galerio de naiva pentroarto. Ege famas la
pentraĵoj sur vitro. La folklora asocio "Kroata
Koro" ne nur montros al vi siajn buntkolorajn
kostumojn, sed ankaŭ regalos vin per tradiciaj kukoj kaj
trinkaĵoj. Sekvos vizito al la Georgo-urbo Djurdjevac,
kie vi vidos ĝian kastelon (kie laŭ la legendo, la loĝantoj
venkis turkojn helpe de unu koko), gustumos lokajn manĝojn
kaj renkontiĝos kun lokaj esperantistoj. Arbaroj apud
Vrbovec proponos al vi ripozon kaj rakonton pri unika
kverko nomata lujhnjak. En la arbaro atendas vin
unika lunĉo preparita ĉirkaŭ bivakfajro, post kio
sekvos tipa popola festo kun muziko. Tiun ĉi ekskurson aŭspicias
kompanio "Kroataj Arbaroj", kiu promesas
bonegan etoson kaj plezuron.
E6 lonjsko polje (la vadejoj de rivero
lonja)
Ekiro: 08h45 Reveno: 21h00
Ĉi tiun ekskurson oni
rekomendas al ŝatantoj de pura kaj netuŝita naturo.
Lonjsko Polje estas naturparko kun unika plant- kaj
birdrezervejo. Tie oni povas vidi la plej multajn
cikoniojn en Kroatio. Ni vizitos la cikonian ĉefsetlejon
Ĉigoĉ, proklamitan "Eŭropa cikonivilaĝo" de
agentejo Euronatur. Vizito al ornitologia rezervejo
Krapje Dol, kie oni povas vidi iujn tipe lokajn birdojn (ekz.
kuler-birdon, kun beko kulerforma). Proksime troviĝas
ankaŭ la unikaj etno-vilaĝoj Mužilovica kaj Krapje,
kun tute aparta arkitekturo kaj interesega muzeo pri
linproduktado, de semoj ĝis tolaĵoj. La ekskurso
komenciĝos per vizito al Sisak, la regiona ĉefurbo kun
2500-jara historio. Vizito al malnova burgo kaj kastelo,
famaj pro bataloj kontraŭ turkoj. Se estos alta akvo oni
boatos al Ĉigoĉ, alikaze oni busos. La lunĉo estos
kamparanstila, de tiu regiono. Fine veturo al Jasenovac,
memorloko de terura koncentrejo el la Dua Mondmilito.
Unika ekskurso, sed ne reko-mendebla al tiuj kiuj kutimas
turisman komforton: cikonioj kaj raraj birdoj ne ŝatas
teknikan civilizon, do mankas la kutima turisma
infrastrukturo, kaj la ekskurso ne taŭgas por
handikapitoj aŭ homoj kun marŝproblemoj. La ekskurso
okazos ankaŭ lunde.
Duontagaj
ekskursoj
D1 zagrebo: urboesplorado
Dum kvar horoj oni unue buse
esploros la Suban Urbon, ĉefe ties "verdan hufon",
kun belegaj parkoj kaj riĉa botanika ĝardeno. Vizito al
Mirogoj, parko kaj tombejo, fama pro aparte artisma
hortikultura aranĝo. Poste sekvos piedpromeno tra la
Supera Urbo kaj Kaptol (la eklezia urbo). La domoj en la
Supera Urbo, nomata Gradec, devenas el la 18-a aŭ 19-a
jarcento. Pluraj domoj havas sian rakonton el la politika,
arta aŭ kultura vivo de la urbo. Ĉi tie troviĝas la
kroata parlamento, la urba parlamento, ministerioj, belaj
preĝejoj, tri turoj kiel restaĵoj de la mezepoka murego,
kvin muzeoj, kaj pitoreskaj stratetoj.
Dimanĉe, lunde, marde, ĵaŭde.
Proksimuma daŭro: 4 horoj.
Ekiro: 09h30.
D2 urba muzeo de zagrebo
‚io valora el la riĉa
Zagreba historio troviĝas en la Muzeo de la Urbo: temoj
el kultura, arta, ekonomia kaj politika zagreba historio;
situo inter kelkaj monumentoj de alta kategorio,
interalie la iama monakinejo de Klarinoj. Apudas ĝin la
Turo de la Pastro (kie iam estis la redaktejo de Homo kaj
kosmo, fama revuo en Esperanto), la Grenejoj de Zakmardi
kaj la malnova bazlernejo. La muzeo mem estas unu el la
plej originale kaj lerte organizitaj muzeoj en tiu ĉi
parto de la mondo, kaj indas je vizito se nur pro tio.
Mardo, vendredo. Proksimuma
daŭro: 3 horoj. Ekiro: 09h30.
D3 skulptisto ivan meštrović en zagrebo
La kroata Michelangelo, la
plej granda kroata skulptisto Ivan Meštrovi', lasis en
Zagrebo imponan kolekton de siaj verkoj. Ni vidos tri
verkojn liaj kiuj troviĝas sur du placoj, kaj vizitos
muzeon Meštrović kun 300 verkoj de la fama artisto. Ni
vizitos ankaŭ la placon de viktimoj de faŝismo, kie
situas la Domo de Kroataj Artistoj, konstruita de Meštrović.
Lunde, ĵaŭde. Proksimuma
daŭro: 2 horoj. Ekiro: 09h30.
D4 samobor
Samobor estas urbeto apenaŭ
dudek kilometrojn de Zagrebo, kaj fama kiel ekskursejo de
la zagrebanoj. Tie ĉi regas aparta etoso, aliaj vivritmo
kaj filozofio, en kiuj grave rolas malstreĉiteco kaj ĝuado
de vivplezuroj. Samobor famas pro sia pitoreska
arkitekturo, bonegaj vinkeloj kaj restoracioj. Eĉ hodiaŭ
zagrebanoj ne hezitas iri tien simple por aĉeti kukojn.
Iuj el la receptoj estas famaj sed ankaŭ sekretaj: nur
iuj familioj en Samobor konas ilin. Ĉarmaj promenejoj en
la pitoreska urbeto vekos en vi deziron reveni ĉi tien.
Ja ĉiuj revenas, kaj la zagrebanoj ne povas liberiĝi de
tiu kutimo.
Dimanĉe, lunde, marde, ĵaŭde.
Proksimuma daŭro: 4 horoj.
Ekiro: 09h30.
D5 krapina kaj ĝia prahomo
Krapina estas tipa urbo de
la montara regiono Zagorje (Transmontaro), kiu donis al
la kroata historio multajn famulojn, sed pleje famas pro
la elfosaĵoj de neandertala triba setlejo, vivloko de la
Krapina Prahomo (Homo krapiniensis), la plej karakteriza
tiutipa trovejo en tiu ĉi parto de Eŭropo. La regiono
meritas viziton ankaŭ pro la belega verda pejzaĝo kiu
sterniĝas ĉie ĝis kie atingas la vido.
Marde, vendrede. Proksimuma
daŭro: 4 horoj.
Ekiro: 09h30.
D6 sljeme: la monta dorso de zagrebo
La monto Medvednica (nomata
de zagrebanoj kutime Sljeme: tegmento, pinto), altas 1035
metrojn kaj estas verda trezorejo de Zagrebo. Ĝiaj riĉaj
arbaroj proponas al zagrebanoj sian freŝan ombron dum
varmaj someraj tagoj, kaj neĝan idilion kaj skiterenojn
dum vintro. Ĉiam ĝi regalas per belegaj panoramaj vidaĵoj
de la tuta urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Estos vizito al la nun
renovigita mezepoka burgo Medvedgrad, sur kiu troviĝas
multaj tavernoj kaj kluboj por montgrimpantoj kaj pluraj
bonaj popolaj restoracioj, kaj kie abundas fontoj, rojoj
kaj riveretoj. Bonega ideo, por fuĝi el varma kaj verva
urbego kaj kongreso dum kelkaj horoj. Kongresanoj kun
seriozaj marŝ-problemoj bv. konscii ke estas iom da
malfacilaj terenoj en tiu ĉi ekskurso.
Dimanĉe, lunde, ĵaŭde,
vendredo. Proksimuma daŭro: 4 horoj.
Ekiro: 09h30.
|