LKK
Honora
Komitato
pri Kroatio
pri Zagreb
Utilaj
informoj
Vizoj
Kongresejoj
Loĝado en Zagreb
Programo
Ekskursoj
Aliaj aranĝoj
Dua Bulteno
Ligoj al...
al
la enir-paĝo
|
|
Loĝado
en Zagrebo Ofertataj servoj, prezoj kaj mendokondiĉoj. Ĉiuj menciitaj hoteloj (ne nepre
ankaŭ la studentejoj kaj aliaj loĝejoj) estas plene
klimatizitaj, kaj ĉiuj ties ĉambroj havas telefonon,
televidilon, duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj
necesejon. La matenmanĝo estas inkluzivita en la prezo,
krom se menciite alie.
Dulitaj
ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La Loĝiga Servo ne povas aranĝi hazardan
kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni
disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri
kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam
fakturas la koston de plena ĉambro, do eĉ se la kunloĝanto
forestas dum iu(j) tago(j).
Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas
la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo): se oni
venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa
tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la
forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta
mateno en la hotelo).
Eniro
kaj eliro.
Principe eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la
mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la
tagmezo de la lasta tago. Hoteloj estas normale
flekseblaj pri tio. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua
mendita tago, oni kutime nuligas la rezervon, kaj vi
perdas la pagitan sumon.
Ĝeneralaj kondiĉoj de
mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas
priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la
Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn
kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi
kaj sendi sian mendilon.
Pago. La mendojn oni traktos nur post
la ricevo de la koncerna pago.
Frueco
de la mendo kaj alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne
estas senlimaj, kaj precipe pro tio ke la kongreso okazas
dum la pinto de turisma sezono en Kroatio, gravas mendi
kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de
la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la
mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ
alternativajn loĝvariantojn.
Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas
la 1-a de majo 2001. Mendojn post tiu dato oni plenumos
nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ
aparta krompago (40 eŭroj). Malfruaj mendantoj havos ne-grandajn
ŝancojn aranĝi sian loĝadon individue, pere de vojaĝagentejoj
aŭ private. Pri malmendaj reguloj konsultu la
dorsflankon de la mendilo.
Loĝkonfirmoj. Minimume monaton antaŭ la UK vi
ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj
pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj. Prezoj
estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.
Mendilo kun la indikitaj prezoj kaj
mendokondiĉoj estas en PDF-formato en TTT-paĝoj de UEA,
ĝi videblas kaj preseblas helpe de programo Adobe
Acrobar Reader (senpaga).
Hoteloj en
Zagrebo
1. Hotelo
Intercontinental. Luksa hotelo, centre en la urbo,
bone ligita trame kun la kongresejo, sed fakte ankaŭ je
relative proksima promen-distanco de ĝi. Antaŭ nelonge
re-novigita. Proksima al la butikaj kaj universitataj
kvartaloj, kaj tuj apude de la plej riĉa urba galerio-muzeo
Mimara, je kelkminuta dis-tanco de la Nacia Teatro. Ĉambroj
kun klimatizo, satelita televido kaj senĉesa alĉambra
servo. Pluraj restoracioj kaj trinkejoj, kiuj ofertas
internaciajn kaj lokajn pladojn. Sportejo kaj fermita naĝejo,
solario kaj gimnastikejo, kosmetika salono kun frizejo,
garaĝo kaj aŭtolua servo.
2. Hotelo Sheraton Zagreb.
Luksa, novega hotelo, konstruita en 1996. Ĉiuj ĉambroj
kun klimatizo, satelita televido, faksilo kaj komputila
mo-demo laŭpete, du telefonlinioj, voĉ-mesaĝo kaj senĉesa
alĉambra servo. Pluraj restoracioj kaj trinkejoj, kiuj
ofertas internaciajn kaj lokajn pladojn, sed la hotelo
aparte famas pri siaj vienecaj desertoj. Sportejo kaj
fermita naĝejo, gimnastikejo, butikoj kaj aliaj konvenaĵoj.
Vojaĝagentejo, garaĝo kaj aŭtolua servo.
3. Hotelo Esplanade.
La oficiala hotelo de la kongreso, kie okazos parto de la
kongresaj programoj, la plej proksima al la du
kongresejoj. Belega, eleganta hotelo konstruita en 1925.
Pro regulaj modernigoj ĝi samtempe kun sia klasika ĉarmo
de la pasinto ofertas ankaŭ ĉiujn modernajn konvenaĵojn
de la nuntempo. Pluraj konsideras ĝin la elita hotelo de
Zagrebo. Ĝi situas ideale urbo-centre, proksime de la
stacidomo, la urbo-centra parko Zrinjevac, la botanika ĝar-deno,
kaj la plej densa butikuma zono de la urbo. Ĝi ofertas
grandan varion de ĉambrostiloj kaj grandecoj, por ĉiu
be-zono. La hotelo distingiĝas ankaŭ per sia absolute
superbaj servado kaj personaro. Ĉiuj ĉambroj kun
klimatizo kaj satelita televido. Lokoj en tiu ĉi hotelo
estas limigitaj kaj necesas mendi kiel eble plej frue.
4. Hotelo Palace.
Kvarstela klasikstila kaj eleganta hotelo en la centro,
tre familieca laŭ sia etoso. Proksima al la du
kongresejoj. Ĉiuj ĉambroj kun klimatizo. Restoracio kun
internaciaj kaj lokaj pladoj, ĉarma kafejo kun propra
teraso.
5, 6, 8, 10. Hotelo
Dubrovnik. Ne eblas situi pli centre: sur la urba ĉefplaco
mem, kun ĉiuj allogaĵoj de la viglega urba vivo taga
kaj vespera, tuj apude de la du historiaj kvartaloj de la
urbo kaj la nokta strato Tkalĉa. Hotelo Dubrovnik famas
laŭ fajno kaj komforto de siaj servoj kaj facilaĵoj. La
hotelo estis konstruita en 1929 kaj renovigita en 1982.
Ĉiuj luksaj ĉambroj estas ekipitaj per novaj mebloj,
nova banĉambro, klimatizo, satelita televido kaj rektaj
telefonoj. La ordinaraj ĉambroj estas ekipitaj per
satelita televido, telefonoj kaj propraj banĉambroj. La
hotelo famas ankaŭ pro siaj restoracioj Piccolo Mondo,
Wiener Cafe, Pinocchio Patisserie, kaj la somera teraso,
ŝatata kafumejo de ĉiuj zagrebanoj.
7. Hotelo Panorama.
Unu el la plej grandaj urbaj hoteloj, antaŭ nelonge
funde renovigita. Ĉiuj ĉambroj havas tute novajn
meblojn kaj tapiŝojn, klimatizon, satelitan televidon,
rektajn telefonojn kaj konektojn por modemoj kaj
interreto. La hotelo havas restoracion, tavernon, kafejon,
trinkejon kaj kazinon. Ene de la hotelo troviĝas ankaŭ
frizejo, aŭtoluejo, kosmetikejo kaj supermarkto. Tuj
apude troviĝas granda naĝejo, sporta halo kaj aŭto-parkejo.
9. Hotelo Laguna. Tiu
ĉi hotelo situas en Treŝnjevka, unu el la popularaj
kvartaloj, je taŭga promendistanco de la kongresejo kaj
proksime de tramlinioj. Ĝi distingiĝas per sia
familiareca trankvila etoso. Moderne ekipita, destinita
unuavice por agrabla loĝado, ne nur pretervojaj
tranoktoj. La ĉambroj havas rektajn telefonliniojn,
minibar-ŝrankon kaj koloran tele-vidilon. En la hotelo
mem troviĝas bona restoracio, taverno kaj trinkejo,
vendejo de gazetoj kaj memoraĵoj, banko, frizisto,
kosmetikejo, sportejo kun saŭno, kemia lavejo kaj
vestolavejo.
11. Hotelo National.
Tristela hotelo en Avenuo Vukovar, sufiĉe proksima al la
du kongresejoj. Temas pri neluksa sed tre komforta loĝejo
kiu povas kontentigi vin en ĉiuj sencoj. Ĝi disponas ĉefe
pri dulitaj ĉambroj, kun benejoj, necesejoj kaj
telefonoj.
12. Hotelo Jadran.
Tiu ĉi familieca hotelo situas en Vlaŝka, unu el la
plej antikvaj centraj stratoj de la urbo. Ĝi posedas kaj
unu- kaj dulitajn ĉambrojn, samkiel ĉambrojn kun
grandaj litoj. Banĉambro kun necesejo, koloraj
televidiloj kaj restoracio. La hotelo posedas propran
parkejon kaj estas publiktrafike bone lokita kaj taŭge
ligita kun la kongresejo.
13. Golden Tulip Holiday
Hotel. La hotelo situas ĉe la okcidenta eniro al la
urbo, apud aŭtovojo E70 (elirejo "zapad"), 8
kilometrojn de la urbocentro kaj laŭ tute rekta vojo al
la kongresejo. Ĉiuj ĉambroj havas grandajn litojn kaj
klimatizon, kaj estas ekipitaj per minibaro, satelita
televido kaj rekta telefono. En la hotelo estas frizejo,
monŝanĝejo, butiko, deponejo por valoraĵoj, lavejo,
kaj granda senpaga aŭtoparkejo. Du elegantaj restoracioj
kaj taverno ofertas bonegajn internaciajn kaj lokajn
pladojn, inkluzive de vegetaraj, grasmoderaj,
etkolesterolaj, koŝeraj kaj halalaj dietoj.
14. Hotelo "I".
Sendube hotelo kun la plej konciza nomo en la mondo! Ĝi
situas ĉe unu el la ĉefaj enirejoj en la urbon, survoje
al la kongresejo kaj ĉe bona publika trafikpozicio. Ĉiuj
ĉambroj estas kun bankuvo, necesejo, telefono, satelita
televido, minibaro kaj balkonoj. En la hotelo estas monŝanĝejo,
restoracio, somer-teraso, trinkejo, frizejo kaj foto-studio.
Amaso da senpagaj parklokoj, ankaŭ por busoj. Bonegaj
restoracioj kun lokaj kaj internaciaj specialaĵoj. Kvin
tenisterenoj kaj golfejo por spertuloj kaj komencantoj.
15. Malmultekosta
loĝado. Granda
vario de prezoj kaj komfortniveloj estas ofertata en
diversaj studentaj kaj lernanto-domoj. Mendojn oni faras
per aparta mendilo, kiun oni sendu (kun la pago) al
Zagrebo (do ne al la CO!). Tiujn ĉi mendojn ne eblas
pagi per UEA-kontoj, sed nur per rekta ĝiro aŭ sendo al
Zagrebo. Bv. legi pli detale en la flugfolio/mendilo (Pri loĝado en
Zagrebo) .
16. Junulara loĝejo. Estas destinita nur por gejunuloj
ĝis-30-jaraj. Temas pri trilitaj ĉambroj kun komunaj duŝejoj
koridore. Oni antaŭvidas riĉan junularan programon, kiu
jam parte estas inkluzivita en la prezo. Pri aliĝoj kaj
detaloj bv. informiĝi ĉe: Irina Barač, Ozaljska 112,
HR-10000 Zagreb; retpoŝto:i.barac@inet.hr aŭ esperanto@zg.tel.hr.
|