![]() |
| 86-a Universala Kongreso
de Esperanto |
| Kulturo de dialogoj - dialogo inter kulturoj |
|
Provizora programo Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La organizantoj rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn. Sabato, 21 julio. Malfermo de la kongresejo je la 09h00. Alveno de kongresanoj kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Loĝigo. Komitato de UEA. Artistoj. Libroservo. Interkona vespero (20h00). Giĉetoj funkcias ĝis la 20h00. Dimanĉo, 22 julio. Solena malfermo (10h00). Post-tagmeze: Inaŭguro de IKU/AIS. Komitato de UEA. Ekumena diservo. Unuafojaj kongresanoj. ILEI. Ĉe-seminario. Kongresa temo. Konversaciaj rondoj. Kroata eksprese. Nacia vespero. Lundo, 23 julio. TAGO DE LA LIBRO. IKU. Ĉe-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Belartaj Konkursoj. Afrika agado. Ekzamenoj. Komitato de UEA. Bankedo. Balo. Mardo, 24 julio. TAGO DE LA LERNEJO. IKU. Akademio de Esperanto. Kongresa temo. Ĉe-seminario. Konversaciaj rondoj. Kroata eksprese. IKEL. Ekzamenoj (skribaj). CO respondas. Landa agado. Komitato. IKEF. Delegita Reto. Vizito de Infana Kongreseto. Teatro. Merkredo, 25 julio. TUTTAGAJ EKSKURSOJ. Ĵaŭdo, 26 julio. IKU-prelegoj. Kongresa temo. Ĉe-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Fakaj asocioj. Esperantologia konferenco. Ekzamenoj (parolaj). Kroata eksprese. Estraro respondas. Urbestra akcepto (por invititoj). Koncerto. Vendredo, 27 julio. IKU-prelegoj. Ĉe-seminario kaj kurso. Konversaciaj rondoj. Fakaj asocioj. Aŭkcio. Ĉefdelegitoj kaj perantoj. Venonta UK. Internacia arta vespero. Sabato, 28 julio. Solena fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00). Artistoj
bv. atenti: Programeroj Cseh-kurso kaj Cseh-seminario. "Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui ĝin", oni kutime diradas rilate al Esperanto. Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof ktp. La kurso estas destinita al komencantoj kaj la seminario estas destinita al instruistoj, kiuj deziras lerni la metodon aŭ akiri ateston pri ĝi. La seminarianoj devas havi la libron Baza Cseh-Kurso (aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA) kaj ankaŭ observi la kurson. La kurson gvidos Grazina Opulskiene el Litovio kaj la seminarion Atilio Orellana Rojas. La partopreno en ambaŭ aranĝoj estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso estas 30,00 eŭroj kaj por la seminario 41,00 eŭroj por loĝantoj en landoj de A-kategorio, por loĝantoj en landoj de B-kategorio 24,00 eŭroj kaj 30,00 eŭroj respektive. La kotizo por la seminario inkluzivas la observadon de la kurso. Detalaj informoj kaj aliĝiloj estas riceveblaj ĉe la organizanto: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; retpoŝto:iei001@worldonline.nl. Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Dum la 86-a UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi, kaj pro tio anticipa sinanonco estas konsilinda. Anoncu vin, prefere antaŭ la 1-a de julio 2001, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), P.O. Box 36, Powhatan, VA 23139, Usono; tel:+1 804 598 3050, fakso:+1 804 598 5608, retpoŝto:bmaxey@visi.net, kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamen-kotizon de 40% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato al UEA-konto ilek-a aŭ rekte al la kasisto de IEK: Boo Mee Kim-Lindblom, Stenbockens gata 102, SE-136 62 Haninge, Svedio, poŝtĝirkonto 682117-7 (Stokholmo). Kaze de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto, oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato. Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la ĵus aprobita regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn pri la Ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, speci-menajn testojn ktp) oni trovas en la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2-a eld.), mendebla ĉe UEA. Konversaciaj rondoj. Kongresanoj ankoraŭ ne sufiĉe spertaj kaj fluaj en la lingvo Esperanto, povas kapti la okazon paroli la lingvon kun kongresanoj el la tuta mondo, gvidate de spertaj instruistoj. Estas konsilinde anticipe anonci al la Kongresa Fako de UEA la deziron partopreni, indikante sian nivelon (komencanto, bazulo, mezulo, progresanto). Kroata
eksprese. Dum tri lecionoj la lektoro donos bazajn
informojn pri la oficiala lingvo de Kroatio. |
| [LKK] [Honora Komitato][pri Kroatio][pri Zagreb][Utilaj informoj][Vizoj][Kongresejoj][Loĝado en Zagreb][Programo][Ekskursoj] [Aliaj aranĝoj][Dua Bulteno][Ligoj al...] [al la enir-paĝo] |
|
| La paĝoj estas en Unikodo kaj estas aranĝitaj
por MS IE4+. Aranĝo,
prizorgo kaj ©fotoj : Ivan Špoljarec - Štef
Lasta ŝanĝo: 2001.02.17. |