LKK
Honora
Komitato
pri Kroatio
pri Zagreb
Utilaj
informoj
Vizoj
Kongresejoj
Loĝado en Zagreb
Programo
Ekskursoj
Aliaj aranĝoj
Dua Bulteno
Ligoj al...
al
la enir-paĝo
|
|
Por eniri la
landon Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado
malsamas laŭ la landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas.
Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima kroata
diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en
via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon,
kaj sub kiuj kondiĉoj. UEA kaj LKK ne povos helpi pri
vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2001.
Vizoj. Por eniri la landon necesas havi
validan pasporton aŭ (por kelkaj landoj) validan
personan identigilon.
La kroatan enirvizon ne
bezonas loĝantoj de landoj de la Eŭropa Unio kaj krome
de jenaj landoj: Argentino, Aŭstralio, Bosnio kaj
Hercegovino, Bulgario, Ĉeĥa Respubliko, Ĉilio,
Ekvadoro, Israelo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko,
Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Hungario, Malajzio,
Makedonio, Malto, Norvegio, Novzelando, Pollando, Rumanio,
Slovakio, Slovenio, Svedio, Svislando, Turkio, Urugvajo,
Usono kaj Rusa Federacio.
Cetere, por loĝantoj de
Rusa Federacio validas aparta vizreĝimo: senvize oni
eniras la landon se oni posedas oficialan aŭ privatan
invitleteron, aŭ pruvon pri organizita turisma restado
en Kroatio.
Loĝantoj de landoj kie ne
ekzistas kroata konsulejo, skribu rekte al LKK por aranĝi
la vizon. Bv. atenti: Oni aranĝos la vizojn nur por la
aliĝintaj kongresanoj kiuj citas sian kongresan numeron.
La petojn de nealiĝintoj LKK bedaŭrinde ne povos trakti.
Aŭtomobilistoj ĉe la eniro
devas montri la verdan karton, dokumenton pri internacia
aŭto-asekuro.
INFORMOJ
PRI AKIRO DE KROATA VIZO
1. Ĉiu kongresano devas sin
turni por la vizo al Kroata Esperanto-Ligo (Ul. Kneza
Mislava 11, HR-10000 Zagreb, Kroatio, fakso +385-1-4619373,
esperanto@zg.tel.hr, kun indiko "vizo").
2. LKK aranĝas vizojn NUR
por la jam aliĝintaj kongresanoj. Por pruvi sian
kongresanecon necesas citi
la kongresan numeron kaj UEA-kodon. Ankaŭ necesas indiki
sian personan (poŝtan) adreson kaj eventuale la
retadreson aŭ fakson.
3. La adreso kaj literumo de
bazaj informoj estu samaj kiel en la pasporto.
4. Post la ricevo de
vizpeto LKK sendos al la petinto du dokumentojn:
a) Formularon de la
Ministerio pri Eksteraj Aferoj
b) Rajtigilon kiu
rajtigas LKK peti la vizon por la koncernato
6. Ĉiu vizpetanto devas
plenigi la suprajn dokumentojn kaj resendi al LKK kaj
aldoni du identajn
lastatempajn fotojn. La formularo de la Ministerio devas
esti plenigita.
7. Bv. noti: La rajtigilo
devas esti stampita de notario en la lando de vizpetanto.
Krome oni devas aldoni kopion de la pasporto, ĉefe
kopiojn de la paĝo kun la foto kaj informo pri la
validodato de la pasporto.
8. Bv. ne forgesi la plej
gravan aferon: mencii la datojn de via eniro en Kroation
kaj de via foriro el la lando.
9. Ricevinte tiujn informojn,
LKK faros garantian leteron por ĉiu vizpetanto kaj
ekprocedos por ricevi vizon. Bv. noti ke LKK transprenas
certajn respondecojn pri vi, sed ke tio ne havas ian
efektivan valoron: vi ne povas surbaze de tio postuli ion
de LKK aŭ UEA en la jura aŭ financa senco. Pri ĉiuj
ceteraj aferoj validas por vi ĉiuj difinoj de la
Kongresa Regularo, de la Dua Bulteno kaj Kondiĉoj pri
mendoj kaj malmendoj.
10. La vizo atendos la
koncernaton en Kroatio ĉe la landlimo. Gravas informiĝi
kaj komuniki ĉe kiu limenirejo la vizpetanto eniros en
Kroation, por ke la vizo atendu en la ĝusta loko.
Ekz. gravas diri: mi
alflugos (dato, horo, flugnumero, flugkomapanio) aŭ mi
venos per aŭto el Hungario (loko, nomo de limtranspasejo)
aŭ el Italio, Slovenio k.s.).
11. Grava atentigo:
Por ke KEL laboru por via
vizo ni bezonas informon kie vi loĝos dum UK en Zagrebo.
Se vi menadas loĝadon pere de LKK aŭ CO de UEA ni aŭtomate
konfirmos vian loĝadon. Tamen bv. nepre informi nin kiam,
kiel kaj kion vi mendis kaj pagis. Se vi mendis loĝadon
pere de iu alia insatanco aŭ peranto, bonvolu informi
nin kie vi planas loĝi dum UK (nomo kaj adreso de la loĝejo,
konfirmo pri la pago). La loĝkonfirmon sendu al vi (kaj
al LKK) via loĝperanto (se alia ol UEA kaj LKK). Ni
sendos al vi konfirmilon pri la loĝrezervo por faciligi
vian eniron post
kiam vi respondos al la
supraj demandoj.
12. Bonvolu konscii ke krom
la konfirmo pri loĝado oni povas kontroli ĉe la
landlimo ĉu vi havas devigan sumon por restado en
Kroatio. Tiu sumo estas 100 DEM tage, respektive 53 EUR
tage, kio estas 800 DEM por la kongresa semajno (426 EUR).
13. La kostoj:
Ĉiu vizo kostas 5 EUR por
impostmarkoj, afranko kaj adminstraj kostoj. Por
tradukkostoj de la notaria letero aŭ notaria stampo el
via lando, ĉiu paĝo de tradukita rajtigila dokumento
kostas 16 EUR. Bonvolu informi nin kiel vi planas pagi la
elspezojn al LKK.
14. Bv. noti ke eĉ se vi
foje petis la vizaranĝon kaj poste rezignas pri la
vojaĝo, vi tamen devos pagi
la kostojn al LKK.
Spomenka Ŝtimec,
sekretario de LKK
Konfirmiloj
kaj invitleteroj.
Normale la Kongresa Konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la
kongresanecon al la vizdona instanco. Kroataj konsulejoj
povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos al
ĉiuj aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al
nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn
konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas
influi la decidojn de la konsulejoj.
Datoj: Bv. noti, ke la
invitletero povas teksti nur por la periodo de la
oficiala kongresdaŭro (21-28 julio, eventuale plus daŭro
de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas
pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.
Mongarantioj. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne
la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en Kroation, ke oni
posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al
kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ
venas je aparta invito de UEA), oni sendos konfirmon pri
pagitaj servoj, kio povas parte kompensi la postulon pri
posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas
financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj.
Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon
de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.
Dogano. Por teknikaj aparatoj,
muzikinstrumentoj, necesaĵoj por kampadi ktp, necesas
plenigi dogandeklaron, per kiu oni povas ankaŭ elporti
la samon el la lando.
|