![]() |
| 86-a Universala Kongreso
de Esperanto |
| Kulturo de dialogoj - dialogo inter kulturoj |
|
ZAGREB Ĉefurbo de la Respubliko Kroatio Zagreb estas malnova mezeŭropa urbo. Dum jarcentoj ĝi evoluis kiel riĉa kultura, scienca kaj potenca komerca kaj ekonomia centro. Ĝi estas nodpunkto de gravaj trafikvojoj inter la Adria marbordo kaj la meza Eŭropo. Kiam en 1991 la kroata popolo akiris sian ŝtatan sendependecon, Zagreb fariĝis ĝia metropolo, politika kaj administra centro de Respubliko Kroatio. Zagreb estas ankaŭ ĉefpunkto por negoco, universitata centro, la urbo de kulturo, arto kaj distro... Al siaj gastoj Zagreb disponigas la barokan agordon de Supra urbo, pitoreskajn vendoplacojn, diversspecajn vendejojn, riĉan sortimenton de metiaj produktoj kaj bongustajn hejmajn pladojn. Zagreb estas urbo de verdaj parkoj kaj promenejoj kun pluraj ekskurslokoj en la belega ĉirkaŭaĵo. En la trian jarmilon Zagreb eniras kiel miliona urbo. Malgraŭ la rapida evoluo de ekonomio kaj trafiko, ĝi konservas sian specifan belon kaj etoson de malstreĉo, kio ĝin igas vera urbo laŭ la hommezuroj. (El la esperantlingva turisma prospekto/broŝuro pri Zagreb) Pli da informoj pri Zagreb en esperanto - en la paĝoj aranĝitaj de s-ro Mato Ŝpekuljak. Mapo de Zagreb (kompleta) Mapo de Zagreb (kongresejoj: "Koncertna dvorana Vatroslav Lisinski" kaj "Elektroteh. fakultet") - se vi ne tuj vidas la parton de la mapo kun la kongresejoj klaku al la strata indekso "street index" kaj poste al "Avenija Vukovar" kaj se necese klaku la apudmapan signon por moviĝi dekstren aŭ maldekstren. |
| [LKK] [Honora Komitato][pri Kroatio][pri Zagreb][Utilaj informoj][Vizoj][Kongresejoj][Loĝado en Zagreb][Programo][Ekskursoj] [Aliaj aranĝoj][Dua Bulteno][Ligoj al...] [al la enir-paĝo] |
|
| La paĝoj estas en Unikodo kaj estas aranĝitaj
por MS IE4+. Aranĝo,
prizorgo kaj ©fotoj : Ivan Špoljarec - Štef
Lasta ŝanĝo: 2001.02.26. |