|
en Opatija kaj Lovran
okaze de la 38-a « Marunada « / Marona Festo en Lovran
|
![]() |
el la programo:
- partopreno en la kulturaj kaj gastronomiaj manifestacioj en Lovran
- ripozado, promenado, naĝado, ekskursoj ...
- esperantaj programoj:
renkontiĝo kun la lokaj kaj regionaj esperantistoj nia gasto konversaciaj horoj prezentado de vojaĝoj kaj renkontiĝoj regiona movada foiro de ideoj kaj agadoj
- por neesperantistoj:
prezentado de Esperanto kun enkonduka leciono
Ideo, karaktero kaj celoj de la aranĝo:
- konstanta simpla renkontiĝo de, unuavice, italaj kaj kroataj kaj aliaj alp-adriaj esperantistoj
- ebleco de agrabla malstreĉiga amika kunestado sen troa ŝarĝo de antaŭplanitaj programoj
- bonpreza ekstersezona ripozado kun familianoj kaj amikoj en prestiĝaj turismaj lokoj
- konstanta ekzercejo por niaj komencantoj
- rekta, natura, spontana kaj senaltruda informado pri Esperanto inter niaj familianoj, amikoj, kunlaborantoj, konatuloj
- informflua integriga, instiga kaj kunlaboriga aranĝo
Donacu la belan aŭtunan
semajnfinon al vi mem al viaj familianoj, klubanoj,
amikoj
kontakto:
ORBIS PICTUS de Višnja Branković orbispictus@iol.it
Via Parini 5; IT-34 129 Trieste - tel/fax + 39/ 040 767 875
poss. tel: + 39 / 327 98
300 86 (IT) + 385 / 99 50 11 912 (HR)
www.ipernity.com/home/orbis
hoteloj:
Hotel Opatija **, Opatija www.hotel-opatija.hr
Trg V. Gortana 2/1 tel. + 385/ 51 271 388
Hotel Opatija estas historia urbocentra hotelo, aktuale en la ĉeno de Vienna International Hotels & Resorts.
Ĝi estos nia centra hotelo por esperantaj programeroj.
La hotelo situas en la korkvartalo de Opatija (Slatina), 100 m malantaŭ la aŭtobusaj haltejoj (la urba / interurba / internacia)! kaj havas sian privatecon kaj trankvilon!! ĉar gi situas iom altete, estas ĉirkaŭita per la natura parko kaj atente flegata ĝardeno kie troviĝas ankaŭ la granda ekstera teraso-kafejo kun la rigardo al la urbo kaj la maro! En la hotelo troviĝas bazeno kun varmigita mara akvo kie mendeblas ankaŭ masaĝoj. En la vestiblo disponeblas komputiloj (kontraŭpage). Ĉambroj kun banejoj, necesejoj, TV, telefono.
Prezo: 58,00 (2 BB, tranoktoj kun matenmanĝo)
Hotel Lovran ***, Lovran www.hotel-lovran.hr
Šetalište Maršala Tita 19/2 51415 Lovran, tel. + 385/51 291 222
Hotel Lovran ankaŭ estas historia kaj aŭtentika hotelo kies du vilaoj, renovigitaj, situas marborde in la centro de Lovran, ĉirkaŭitaj per la mediteranea parko, kun la panoramrigardo al la golfo de Kvarnero. En ĝi disponeblas retoracio, kafejo, retangulo, 2 teniskampoj; akceptataj estas la dombestoj.
Sur du etaĝoj etendiĝas moderna medicina kaj bonfartiga centro kiu ofertas serion da terapiaj servoj je maksimumaj niveloj. Tie uzeblas la sauno por 2 personoj, biosauno, sauno infraruĝa, Kneip-duŝoj, ripozejo en fojno, ekzercejoj Ĉambroj kun banejoj, necesejoj, TV, telefono.
Bazeno kun varmigita mara akvo uzeblas en najbara Hotel Excelsior (enirbileto 35 kn). Prezo: 82,00 (2 HB, duonpensionoj)
Hotel Adriatic II *** www.hotel-adriatic.hr
Laŭbezone, mendeblas ankau loĝado en tiu ĉi moderna urbocentra hotelo kiu havas 3 kaj 4-stelajn partojn (je 10 minutoj promene de hotel Opatija)
Prezo: 88,00 (2 HB, duonpensionoj)
La prezoj inkluzivas:
La prezoj inkluzivas:
- 2 duonpensionojn (HB, maten/vesper/manĝoj, Lovran /Adriatic)
- 2 tranoktojn kun matenmanĝo (BB, Opatija) /en 2-litaj ĉambroj/
- liberan uzadon de la hotela bazeno (Hotelo Lovran ne havas)
- partoprenon en la esperanta programo
- enkondukan lecionon de Esperanto (por neesperantistoj)
La prezo ne inkluzivas: iun ajn asekuron
- turisman imposton/registradon de la gasto (ĉ. 2,50 , sume)
Aliĝkondiĉoj: La indikitaj prezoj validas por aliĝoj kun antaŭpagoj (minimume 30 ) ĝis 15.09.2011. kaj finpago ĝis 04.10.2011. Por la postaj aliĝoj aplikeblos la krompagoj, septembre 6,00 , oktobre 12,00 (ĝis 10.10.2011.)
Rabatoj: 10% por : repartoprenantoj; esperantistoj el Kroatio;
samfamilianoj (post la 1-a persono); aliĝintoj de UK en Kopen-hago kaj Itala Kongreso en Torino. La rabatoj ne kombineblas.
pagmanieroj:
Pagmanieroj: la
pagon oni direktu al la itala bankokonto de Orbis Pictus.
Escepte al ties UEA-konto: orpi-o (post nia aprovo, nur septembre). Por pagoj en
Kroatio petu la instrukciojn de Orbis Pictus.
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Orbis Pictus de Visnja Brankovic
estas unupersona firmao kiu ekde 1998 organizas
internaciajn kunvenojn - kunvojaĝojn - kursojn de Esperanto
Orbis Pictus de Višnja Branković
Via Parini 5, 34129 Trieste
tel/fax: + 39/ 040 767 875 orbispictus@iol.it
poŝtelefonoj: +39/ 327 98 300 86 (IT) +385/ 99 50 11 912 (HR)
Konto de Orbis Pictus di Visnja Brankovic:
UniCredit Banca,
Agenzia: Corso Italia 33, 34122 Trieste
IBAN: IT 72 - S - 02008 - 02241- 000005590557
BIC SWIFT: UNCRITB10MB
----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Aliĝilo
Mi enskribiĝas al
3-a MEVO, Marborda Evento, kaŝtana
en Opatija kaj Lovran, Kroatio
14-16.10.2011.
Persona kaj famiglia nomoj .............
Strato . Poŝtkodo/urbo . lando ..
Tel & fax. ... poŝtelefono . Retadreso ...
En la dato . mi enpagis ...
1. al la bankkonto
2. al UEA konto orpi-o .
3. rekte al .............
Dato . Subskribo .............................
Privateco: la datumoj estos traktataj laŭ la itala Leĝo 196 del 30.06.2003.
ankaŭ elektronike,
uzataj nur por la informado
flanke de Orbis Pictus, kiu respondecas pri la datumoj.
3-a MEVO en Kvarnero, Kroatio
MARBORDA EVENTO, kaŝtana
14-16.10.2011.
en Opatija / Abbazia kaj Lovran / Laurana
__okaze de la 38-a « Marunada « / Marona Festo en Lovran___
Interregiona kultur-turisma kaj ripoziga semajnfino
en Riviero de Opatija, naskiĝloko de kroatia turismo
maro marono
floro odoro vento evento e-vento laŭro kulturo
norde marborde rande frande marone folklore senhaste gaste
feste manifeste promene kafeje kukeje amike labore kunlabore
sporte korte komforte informe instrue kurse ekskurse renkonte
bazene terase ripoze bonpreze ire foire cie konversacie
alp-adrie ferie instige malstreĉige prestiĝe renkontiĝe
agrable kuneste feste neste turismante komencante
ekzercante progresante ante
esperante
_________________________________________________________
ORBIS PICTUS de Višnja Branković orbispictus@iol.it
Via Parini 5; IT-34 129 Trieste - tel/fax + 39/ 040 767 875
poss. tel: + 39 / 327 98 300 86 (IT) + 385 / 99 50 11 912 (HR)
NA GLAVNU STRANICU
- AL LA HEJMPAĜO