"MIRINDAJ AVENTUROJ DE METILERNANTO HLAPIĈ"

    libro de la kroata verkistino Ivana Brlić-Mažuranić (komence de la 20a jarcento, t.n. "kroata Andersen").
    La libron tradukis al Esperanto s-ino Maja Tišljar, kaj eldonis Kroata Esperanto-Ligo en 1998.

 INFORMOJ POR TRADUKANTOJ

 

*    *    *    *

 

OFTAJ DEMANDOJ  kaj RESPONDOJ


1.    Ĉu ekzistas fotoj de la aŭtorino Ivana Brlić-Mažuranić?

2.    Verŝajne la plej ofta demando estas "Kio estas OPANKOJ?", t.e. pri kiaj ŝuoj temas?

3. Kian koloron havis la hundo Bundaŝ?

4.    Mi volas informiĝi pri la vivo de la aŭtorino!


OPANKOJ:

Siajn piedojn metadis en ilin plej ofte vilaĝanoj kaj neriĉaj homoj.
Jen ili:


FOTOJ  DE  IVANA  BRLIĆ-MAŽURANIĆ (1874 - 1938)

       

       


LA  HUNDO  BUNDAŜ

Desegnisto el Vjetnamio demandis:  kiun koloron havis la hundo Bundaŝ? Ĉu nigran?  

Respondo: Ne, Bundaŝ ne estis nigra, sed  hela, flavbruna.

 


LA VIVO DE LA AUXTORINO

(la teksto estas skribita kun multaj klarigoj, por esti utila ankaŭ al tradukantoj el ekstereŭropaj kulturoj)

 

La aŭtorino nomiĝas Ivana Brlić-Mažuranić.

"Ivana" estas ŝia persona nomo (virina formo de la vira nomo "Johano").

"Brlić" (kroate) au "Brlic" (kroate, simpligita skribo) au  Brliĉ / Brlich / Brliĉ (esperante) estas familia nomo de ŝia edzo.

"Mažuranić" (kroate) aŭ "Mazuranic" (kroate, simpligita skribo) Maĵuraniĉ / Maĵuraniĉ / Maĵuraniĉ (esperante) estas ŝia familia nomo gepatra.

Virinoj en Kroatio per geedziĝo kutime forlasas la gepatran familian nomon, sed kelkaj nur aldonas tiun de la edzo.

 

Ŝi naskiĝis en urbeto Ogulin en Kroatio, la 18an de aprilo 1874 kaj mortis en Zagreb, la 21an de septembro 1938.

Ŝi estas kroata verkistino, konata kaj rekonata ne nur en Kroatio, sed ankaŭ eksterlande kiel

unu el la plej elstaraj verkistoj por infanoj.

 

Ŝi devenas el konata intelektula kaj urbana familio Maĵuraniĉ

La patro Vladimir Maĵuraniĉ estis verkisto, advokato kaj historiisto.

La avo estis fama politikisto, kroata banuso kaj elstara vekisto Ivan Maĵuraniĉ.

("Banuso" estas tipe kroata historia vorto, temas pri persono kiu regas en Kroatio,

elektita de kroata nobelaro dum samtempe Kroatio havas alian homon kiu estas kroata reĝo.

La reĝoj en mezepoko estis hungaroj, aŭ aŭstroj, sed Kroatio ĉiam havis iom da aŭtonomio.

Do, "banuso" povas esti pli-malpli bone tradukita kiel "subreĝo" aŭ "kroata subreĝo".)

Ŝia avino estis Aleksandra Maĵuraniĉ, fratino de la lingvisto Dimitrije Demeter.

 

Ivana ne frekventis lernejon, sed lernis private kaj fariĝis tre klera.

Ankaŭ fremdajn lingvojn ŝi lernadis bone, kaj ekzemple kelkaj ŝiaj unuaj literaturaj provoj estis en la franca lingvo.

Kun la familio ŝi unue translokiĝis el Ogulin al Karlovac, poste al Jastrebarsko (urboj kaj urbetoj iom sude de Zagreb) kaj fine al la kroata ĉefurbo Zagreb.

 

Edziniĝinte en 1892 al la advokato kaj politikisto Vatroslav Brliĉ, Ivana translokiĝas al la urbo Slavonski Brod (tiutempe nomata: Brod na Savi).

La urbo estas en nordorienta Kroatio, sur la rivero Sava, ĉe la limo kun Bosnio.

Tie ŝi travivis la plej grandan parton de sia vivo, kiun ŝi dediĉis al sia familio, klerigado kaj literatura laboro.

Kiel patrino de 6 infanoj, ŝi havis bonan okazon por ekkoni infanan psikologion, kaj tiel kompreni purecon kaj naivecon de la infana mondo.

Edukita en nacia spirito, kun sia edzo Vatroslav ŝi aliĝas al la publika vivo en rondoj de gvidantoj de nacia movado (klerigo kaj modernigo de Kroatio ktp).

La episkopo Josip Juraj Strossmayer donis al ŝi honore oran medalon por ŝia agado kontraŭ trudado de (reganta) hungara lingvo kaj regado al kroata popolo.

 

(Fine de la 19a jarcento Kroatio estis an la imperio Aŭstro-Hungario, en la parto regata de Hungario, kun limigita aŭtonomio, kaj hungaraj politikistoj per ĉiaj metodoj klopodis Kroation firme teni kaj, se eblas, hungarigi.)

 

(Josip Juraj Strossmayer, katolika episkopo el orienta Kroatio, granda kroata patrioto kaj samtempe amanto de ĉiuj aliaj sudslavaj popoloj, granda mecenato de literaturo kaj artoj kaj elstara kroato en la moderna historio, havas germanan familian nomon ĉar liaj prauloj devenis el Aŭstrio.)

 

Ivana komencis verki poezion, eseojn kaj taglibrojn tre frue, sed unuaj ŝiaj verkoj estis publikigitaj nur komence de la 20a jarcento. La kolekton de rakontoj kaj poemoj por infanoj "Valjani i nevaljani" ("La bonkondutaj kaj la malbonkondutaj" aŭ "La validaj kaj la malvalidaj" - dependas de la senco) ŝi publikigis en 1902 en propra eldono. Rakontoj kaj tekstoj, kiel ekzemple serio da klerigaj artikoloj nomataj "Škola i praznici" (unikode: Škola / simpligite: Skola) ("Lernejo kaj ferioj") publikiĝadis regule ekde 1903. La veran atenton de la literatura publiko ŝi altiras en 1913 per la infana romano " Čudnovate zgode i nezgode šegrta Hlapića"

(unikode: Čudnovate zgode i nezgode šegrta Hlapića) (simpligite: Cudnovate zgode i nezgode segrta Hlapica) (laŭvorte: "Mirindaj bon- kaj malbon-aventuroj de la metilernanto Hlapiĉ", tradukita esperanten kiel "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ").


En tiu ĉi atentostreĉa teksto la malriĉa sed bonkora ŝuistan-metion-lernanta Hlapiĉ, infano sen gepatroj, forpelita maljuste de sia tro severa mastro, vagas tra la mondo, trovinte tie knabinon, kiu fine montriĝas perdita filino de lia metio-instruisto kaj mastro, kaj fine la "bonaj aventuroj" superregas tiujn "malbonajn".

 

Ŝi verkis la poemkolekton "Slike" ("Bildoj") en 1912, pedagogie (eduke) celantan libron "Knjiga omladini" ("La libro por la junularo") en 1923, tekstojn pri la familia historio (en la literatura magazino "Obzor" (Horizonto) 1933-1934, kaj poste ankaŭ libroforme), historie-aventuran junularan romanon "Jaša Dalmatin potkralj Gudžerata" (unikode: "Jaša Dalmatin potkralj Gudžerata", simpligite "Jasa Dalmatin potkralj Gudzerata", esperante "Jaŝa Dalmatin, la subreĝo de Guĝarato") en 1937, kaj ŝi ankaŭ tradukadis iom de la germana kaj franca lingvoj.

 

Interese estas, precipe se ni scias pri la traduko de Hlapiĉ al la lingvo bengala en Hindujo,
ke Guĝarato estas parto-ŝtato en Hindujo. Ŝi verkis tion sub impreso de Rabindranath Tagore,
kiu faris prelegojn en ŝia tempo en Eŭropo.


Ŝia majstroverko (aŭ "kronverko") estas, laŭ multaj literaturaj fakuloj, la kolekto de rakontoj "Priče iz davnine" (unikode: "Priče iz davnine", simpligite "Price iz davnine", esperante: "Rakontoj el (fora) pratempo"). ĝi aperis en 1916, kaj ĝi havas motivojn de mitologia saĝeco de ordinaraj homoj, kaj la motivoj estis el la mitologio slava. Tiu ĉi libro, per fabeloj, revenigas en la vivon la jam perditam mondon de antaŭkristanismaj kredoj de kroatoj. La personoj kaj estaĵoj rolantaj en la libro, kiel Kosjenka, Regoč (Regoč / Regoĉ), Stribor, Jaglenac, Rutvica, Palunko, Vjest, Potjeh, Malik Tintilinić (Tintiliniĉ) kaj Bjesomar estas simboloj de homaj moralac ecoj, ekzemple de la fideleco, la amo, la bonkoreco kaj la malfirmeco kaj la malforteco.Avido por riĉo kaj sopiro pri malproksimaj landoj kaj mondoj, kiel ankaŭ homa deziro pri scio kaj vero ofte aperas en ŝiaj rakontoj.

 

La Akademio (kroata, sed tiutempe nomata "Jugoslavia akademio por arto kaj scienco" en Zagreb) proponis ŝin 2 foje por la Nobelpremio.

ĝi ankaŭ akceptis ŝin por sia "koresponda membro", cetere kiel la unuan virinon, kiun ĝi tiom honorigis. La literatura kritiko ŝian prozon opiniis kombinaĵo de la viv-idealismo, simpla natura stilo de esprimado kaj de delikata humuro. Tial, kvankam ŝi verkadis por infanoj, ŝin laŭdis viraj literaturaj kolegoj (A.B.Ŝimiĉ, d.Domjaniĉ) kaj literaturaj historiistoj (A.Barac).

 

La granda kroatia eldonisto "Školska knjiga" (simpligite: Skolska knjiga / esperante: "Lerneja libro") fondis la literaturan premion "Ivana brliĉ-maĵuraniĉ" en 1971,

por ke plu evoluu la literatura kreado por infanoj kaj por junularo.

 

Ofte oni nomis ŝin "kroata Andersen" (laŭ la mondfamega dana porinfana verkisto Hans Christian Andersen)

pro ŝia majstra verkado, kaj "kroata Tolkien" (pro uzado de fantazia mitologia mondo).

Vere Ivana per sia originaleco kaj freŝa stilo povas egalrajte stari kun ĉiuj grandulojo de la monda porinfana literaturo.

Ŝiaj verkoj estas tradukitaj al preskaŭ ĉiuj gravaj lingvoj en la mondo.

--------------------------------------------------------------------------------------

 

Tio ĉi estas teksto el la kroata Wikipedio, komence de la jaro 2007.

 

 


REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO

NATRAG NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO