KARAVANOJ EL KROATIO AL ESPERANTAJ KONGRESOJ
GRUPNA PUTOVANJA IZ HRVATSKE NA KONGRESE ESPERANTISTA

KROATAJ ESPERANTISTOJ JAM KELKFOJE ORGANIZIĜIS POR KOMUNA VOJAĜO AL E-KONGRESOJ.
ĈI TIU PAĜO KUNIGAS INFORMOJN PRI TIUJ KARAVANOJ.
HRVATSKI ESPERANTISTI VEĆ SU VIŠE PUTA ORGANIZIRALI
GRUPNO PUTOVANJE NA ESP. KONGRESE.
OVA STRANICA OBJEDINJUJE PODATKE O TAKVIM ARANŽMANIMA.

R O T E R D A M O - R O T T E R D A M 2008

1. KARAVANO AL ROTERDAMO (NEDERLANDO), AL LA 93a UNIVERSALA KONGRESO DE
ESPERANTO (2008)
Dato: julio 2008
Organizanto: Višnja Branković el Trieste (Italio).
Priskribo de la vojaĝo en Word-dokumento:
klaku
ĉi tie por vidi la kondiĉojn
1.
GRUPNO PUTOVANJE U ROTTERDAM (NIZOZEMSKA), NA 93.
SVJETSKI KONGRES ESPERANTISTA
Vrijeme: srpanj 2008.
Organizator: Višnja Branković (Trst, Italija).
Opis/Plan putovanja u Word-dokumentu, na esperantu:
kliknite ovdje (opis
puta, cijene- na esperantu)

KROATA ESPERANTISTA GRUPO EN UK EN ROTERDAMO 2008 - HRVATSKA ESPERANTSKA GRUPA NA KONGRESU U ROTTERDAMU 2009
Roterdamo 2008
Cent jaroj de Universala Esperanto- Asoocio per la okuloj
de ekskomencanto
(Notoj de unuafoja kongresano)
Mi
unuafoje aŭdis pri Esperanto en 2007. Ĝi estis menciita en mia lernolibro pri
geografio. Min interesigis la ideo pri unu monda, internacia lingvo, kaj mi
decidis esplori plu pri ĝi interrete. Post iuj nesukcesintaj provoj mi trovis la
retpaĝaron de Kroata Esperanto - Ligo. Mi vidis ke tie ekzistas reta kurso por
komencantoj, kaj mi ellegis la unuan lecionon. Kvankam mi dubis ke iu respondos
al mi se mi sendos respondojn al lecionaj demandoj, mi decidis provi. Kaj jen,
jam morgaŭ mi ricevis respondon de s-ro Davor Klobučar, gvidanto de la reta
kurso, kiu ofertis al mi sian helpon. Post tio, mia lernado kaj mia tuta
"esperanta vivo" plirapidiĝis. Kiam mi finis ĉiujn retajn lecionojn, KEL invitis
min al Renkontiĝo de verkistoj en Hrašćina. Oni diris al mi: Esperanto vivas, vi
devas aŭskulti ĝin! - Bone, - pensis mi. Se mi jam ekkonis skribitan Esperanton,
kial ne ekkoni ankaŭ la parolatan?
Do mi flugis
al Zagrebo, kie s-ino Spomenka Štimec atendis min, kaj enirigis min al
Esperantujo. Ni veturis al Hrašćina, kie mi ekkonis kantiston Mikaelon Bronstein
kaj verkiston Tomasz Chmielik sed ankaŭ mian kolegon Drago-n Ilišinović. Oni
prezentis min al Kroata Esperanto - Junulara Asocio. Venontan printempon mi
veturis al Senigalio (Italio) kie estis organizita IJF (Internacia Junulara
Festivalo). Mi renkontis plurajn junajn homojn tie, inter kiuj estis Kaja
Farszky, prezidantino de KEJA. KEL ankaŭ peris mian adreson al esperantistoj
Simo Milojević kaj japana esperantisto s-ro Syozyi. Ili gastis en Dubrovnik kun
kaj invitis min al vespermanĝo. Tio estis tre utila por mi, ĉar mi multe
aŭskultis rapidan Esperanton. Mi restis en kontakto kun s-ro Milojević kiu
sendis al mi multajn Esperantajn librojn.
Sed la plej
fortan impreson al mi faris Universala Kongreso de Esperanto en 2008., okazinta
en Roterdamo. Preskaŭ ĉiuj esperantistoj kiujn mi ekkonis skribis al mi: "Venu
al UK! Ni renkontiĝos tie!" Mi estis tre bonŝanca, ĉar mi komencis lerni la
lingvon ĝustatempe por partopreni la centjariĝon de UEA. Mi estis ege ĝoja kiam
miaj gepatroj konsentis ke mi rajtas iri, sed nur se mi iros kun organizita
karavano. Ĝin organizis Itala firmao Orbis Pictus kun prezidantino Višnja
Branković. Do denove mi flugis Zagreben kaj atendis la momenton por ekkoni miajn
karavananojn. Laŭ mia ĝistiama kono de esperantaro, eĉ la nombro de Kroatoj en
la karavana buso estis tre granda. Mi eĉ ekkonis iujn bazlernejanojn tie,
certiĝinte ke mi ne ĉiam estos "la plej juna kroata partoprenanto". Post du
tagoj da vojaĝo, ni finfine atingis Nederlandon. Al mi ŝajnis ke ĝi tute ne
similas al Kroatio. Kiam aliaj busanoj demandis min kiu el la viditaj aferoj
mirigis min la plej mi respondis: "Leporoj kuras tra urbaj parkoj!" Ili rigardis
min tre strange, kaj dum nia tuta kunestado restis "Ni vidis belajn domojn,
florojn..... kaj Đivo vidis leporojn."
Por mi la
tuta kongreso estis tre interesa. Unue - Roterdamo, kiu ne similas al iu alia
urbo kiun mi ĝis tiam vidis. Laŭ la stratoj mi povis vidi homojn el multaj
kulturoj kaj rasoj - blankaj, nigraj kaj flavaj homoj, ĉiuj kune. Ĉu la UK povis
esti organizita en urbo kiu pli bone montras la unuecemon de Esperanto? Due - la
kongresa centro, aŭ pli bone, esperantistoj tie. Kiom da homoj! Ĉu ili ĉiuj
parolas Esperanton? Kaj iuj eĉ plendas ke la ĉi-jara kongreso mankas multaj
homoj! Al mi ŝajnis kvazaŭ mi estas en alia mondo. Kreskinte en turista urbo, mi
kutimiĝis ke, se homo aspektas "strange", se li estas nigrulo ktp., li parolas
iun strangan lingvon kaj ni ne povas interkompreniĝi. Dum la kongreso mi
komprenis ĉiujn. Tre valora sperto. Oni kutime diras ke al UK-oj venas nur
maljunaj homoj. Jes, la plejparto da homoj estis pli maljuna ol mi, sed ankaŭ ne
mankis junuloj. Mi renkontis iujn kiujn mi jam konis el Italio, kaj ekkonis iujn
novajn.
Por ke ni iom
ekkonu la kongresan landon preskaŭ ĉiutage estis organizita iu ekskurso. Tiel mi
vidis multe da Nederlando, ekzemple urbojn kiel Amsterdamo kaj Hago, kutimajn
nederlandajn vilaĝojn, la plaĝon Scheveningen ktp. Mi eĉ vidis kiel oni fabrikas
fromaĝon kaj nederlandajn lignajn ŝuojn. Sed mia plej "internacia" sperto estis
unu tagmanĝo. Dum la interkona vespero mi ekkonis unu sinjorinon apud japana
tablo. Post nia babilado kaj post kiam ŝi instruis min kiel skribi mian nomon
japane, ŝi demandis ĉu mi jam konas iujn Japanojn. Mi rakontis pri s-ro Syozyi,
kiun mi ekkonis en Dubrovnik. Ŝi tre interesiĝis pri tio, ĉar li estis ŝia edzo!
Poste mi estis invitita tagmanĝi kun ŝi, ŝia edzo kaj s-ro Simo. Mi sidis meze,
dekste sidis Japanoj kaj Ruso, kontraŭ mi sidis Nepalanino, kaj dekste Italoj
kaj s-ro Simo. Kaj ni ĉiuj babilis kvazaŭ ni estas amikoj la tutan vivon. Mi
estis instruita manĝi per japanaj bastonetoj. Resumante ĉion, mi diras ke la UK
estis unu el la plej interesaj spertoj en mia vivo. Mi esperas ke tiu ĉi estis
nur la unua el multaj kiujn mi partoprenos.
Đivo Pulitika - Kongresa numero 1419
J O K O H A M O - Y O K O H A M A 2007

1. KARAVANO AL JOKOHAMO (JAPANIO), AL LA 92a UNIVERSALA KONGRESO DE
ESPERANTO (2007)
Dato: aŭgusto 2007
Organizanto: Faruk Islamović (Zagreb).
Lia foto el 2003.
Priskribo de la vojaĝo (antaŭ la Kongreso) en Word-dokumento: klaku
ĉi tie aŭ klaku ĉi tie (la aliĝilo)
GRUPNO PUTOVANJE U JOKOHAMU (JAPAN), NA 92.
SVJETSKI KONGRES ESPERANTISTA
Vrijeme: kolovoz 2007.
Organizator: Faruk Islamović (Zagreb).
Njegova fotografija (2003)
Opis/Plan putovanja (prije njegovog početka) u Word-dokumentu:
kliknite ovdje (opis
puta, cijene) ili
ovdje
(prijavnica)
F L O R E N C O - F I R E N C A
- F I R E N Z E 2006

2. KARAVANO AL FLORENCO (ITALIO), AL LA 91a UNIVERSALA KONGRESO DE
ESPERANTO (2006)
Dato: julio 2006
Organizanto: Faruk Islamović (Zagreb). Lia foto el 2003:
klaku
ĉi tie
Priskribo de la vojaĝo (antaŭ la Kongreso) en Word-dokumento: klaku
ĉi tie (priskribo) aŭ
klaku ĉi tie (la aliĝilo)
GRUPNO PUTOVANJE U FIRENCU (ITALIJA), NA 91.
SVJETSKI KONGRES ESPERANTISTA
Vrijeme: srpanj 2006.
Organizator: Faruk Islamović (Zagreb). (Njegova fotografija (2003):
kliknite
ovdje )
Opis/Plan putovanja (prije njegovog početka) u Word-dokumentu:
kliknite ovdje
V I L N O - V I L N I U S
2005

3. KARAVANO AL VILNO (LITOVIO), AL LA 90a UNIVERSALA KONGRESO DE
ESPERANTO (2005)
Dato: julio 2005
Organizanto: Faruk Islamović (Zagreb). Lia foto el 2003:
klaku
ĉi tie
Priskribo de la vojaĝo (antaŭ la Kongreso) en Word-dokumento:
klaku ĉi tie
Fotoj el la vojaĝo:
a) La kastelo Trakai, proksima al Vilno
(Litovio)
b) Monto de sorĉistinoj (Joudkrante) en nacia
parko Kuršiu (Litovio)
c) Fontano en Byalistok (Pollando) kun busto
de Zamenhof
d)
Varsovio - Zamenof-strato
GRUPNO PUTOVANJE U VILNIUS (LITVA), NA 90.
SVJETSKI KONGRES ESPERANTISTA
Vrijeme: srpanj 2005.
Organizator: Faruk Islamović (Zagreb). (Njegova fotografija (2003):
kliknite
ovdje )
Opis/Plan putovanja (prije njegovog početka) u Word-dokumentu:
kliknite ovdje
Fotografije s putovanja:
a) Dvorac Trakai, u blizini Vilniusa (Litva)
b) Brdo vještica (Joudkrante) u nacionalnom
parku Kuršiu (Litva)
c) Fontana u Byalistoka (Poljska, rodno
mjesto Zamenhofa) s Zamenhofovom bistom
d) Varšava - Zamenhofova ulica
G O T E N B U R G O - G O E T E B O R G 2004
4. KARAVANO AL GOETEBORG (SVEDIO), AL LA 88a UNIVERSALA KONGRESO DE
ESPERANTO (2003)
Dato: julio 2003
Organizanto: Faruk Islamović (Zagreb).( Lia foto el 2003:
klaku
ĉi tie )
Fotoj el la vojaĝo:
a) La grupo en Berlino antaŭ Brandenburga
Pordego)
b)
Vigeland - bronza fontano
GRUPNO PUTOVANJE U GOETEBORG (ŠVEDSKA), NA
88. SVJETSKI KONGRES ESPERANTISTA
Vrijeme: srpanj 2003.
Organizator: Faruk Islamović (Zagreb). (Njegova fotografija (2003.):
kliknite
ovdje )
Fotografije s putovanja:
a)
Grupa hrvatskih esperantista u
Berlinu ispred Brandenburških vrata
b)
Vigeland
- brončana fontana